Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 403 (2015-02-21)
[esperantic.org] NASK revenas al Nord-Karolino kaj kunigas fortojn kun Kino-Teatro-Festivalo

En 2015 NASK revenos al la Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, kaj ĝi kunigos la fortojn kun Kino-Teatro-Festivalo (KTF) por liveri esceptan eventon, eble la plej priparolatan en la historio de la kursaro!
La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas unika intensa enmerga programo en Esperanto, kiu altiras studentojn kaj profesiajn instruistojn el la tuta mondo. Dum sia 45-jara historio, NASK okazis en multaj lokoj: en San-Franciska Ŝtata Universitato ĝis 2002, School for International Training (SIT) en Brattleboro (Vermonto) en 2002–2006, kaj en la Universitato de Kalifornio en San-Diego en 2007–2011. Ekde 2012, ĝi vojaĝis kun usonaj landaj kongresoj al diversaj lokoj: al la Universitato de Teksaso en Dalaso en 2012, al la Universitato William Peace en Raleigh (Nord-Karolino) en 2013, kaj al la Universitato de Viktorio (Kanado) en 2014. Ĉi-jare NASK revenas al la bela verda kampuso de la Universitato William Peace en Raleigh por liveri plian neforgeseblan sperton!
La unuaj kvar tagoj de NASK koincidos kun la dua Kino-Teatro-Festivalo (KTF), post la granda sukceso de la unua KTF pasintaprile en Vaŝingtonio. Aldone al la kutimaj NASK-aktivaĵoj, okazos posttagmezaj amuzaj kreaj metiejoj, por lerni, ekzemple, la bazojn de filmado kaj helpi al partoprenantoj fari sian propran videon. Estos multe da okazoj ĝui, renkonti novajn amikojn, fari diversajn interesaĵojn, lerni kaj dividi la sciojn kun aliaj personoj. Se vi jam pripensas iun projekton, vi trovos kunlaborantojn, sed vi povos ankaŭ ĝui kontribuante vian sperton al projektoj de aliaj.
NASK okazos de la 30-a de junio ĝis la 9-a de julio 2015 (KTF: de la 30-a de junio ĝis la 5-a de julio): jen ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj artoj, esplorado de la belaj muzeoj, restoracioj kaj butikoj de la urbo, ĉio en promendistanco de la kampuso, plus la ŝanco partopreni la festadon de la 4-a de julio, kun piroteknikaĵoj, kaj, plej grave, vidi la finan produkton de la KTF-metiejoj! Paul Gubbins, membro de la Akademio de Esperanto kaj aŭtoro de multaj verkoj, inkluzive de la videa kurso “Esperanto - Pasporto al la Tuta Mondo”, instruos la superan kurson. Lee Miller, profesia interpretisto de la Usona Signo-Lingvo, instruos la meznivelan kurson, kaj Ĵenja Bondelid (“Helena” el “Esperanto - Pasporto al la Tuta Mondo”), koregrafo kaj balet-instruistino, gvidos la kurson por komencintoj. Oni povas enskribiĝi por la tuta programo (plena NASK + KTF, 8 tagoj) aŭ nur por la unuaj kvar tagoj de la evento (NASK + KTF, 4 tagoj). La bazaj prezoj varias ekde $175 (sen loĝado, 4-taga programo) ĝis $735 (plena prezo, kun loĝado kaj manĝado, 8 tagoj). Aliĝu ĝis la 15-a de aprilo por ricevi la plej bonan prezon!
Vidu pli da detaloj pri NASK, kun aliĝilo, ĉe http://nask.esperantic.org kaj pri KTF ĉe: http://kotofesto.org/hejmo
Kontaktu Ellen M. Eddy, la NASK-administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), se vi havas demandojn.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026